La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes
La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes无损flac下载mp3下载
La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes 在线试听歌词免费下载
En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj
Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos
La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes歌曲下载
La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes热门评论
La Espero Sambas-Rafael Milhomem/Flavio Fonseca/Muniz/Joao Fernandes 同专辑其他歌曲
- La Espero Sambas - Instrumenta Versio-Rafael Milhomem/Muniz/Joao Fernandes
- La Espero Sambas - Karaokeo-Rafael Milhomem/Muniz/Joao Fernandes